La Skribaĵo de la Dio

fare de Jorge Luis BORGES

La malliberejo estas profunda kaj el ŝtono; la formo, tiu de preskaŭ perfekta duonsfero, kvankam la planko (ankaŭ el ŝtono) estas iom malpli ol ĉefcirklo, fakto kiu iel pligrandigas la sentojn de premo kaj de vasteco. Dividanta muro tranĉas ĝin ĉe la centro; tiu muro, kvankam tre alta, ne atingas la supran parton de la volbo; en unu karcero estas mi, Tzinakán, magiisto de la piramido de Ĥaholom, kiun Pedro de Alvarado ruinigis per fajro; en la alia estas jaguaro mezurante per sekretaj kaj regulaj paŝoj la tempon kaj spacon de kaptiteco. Longa fenestro kun barostangoj, samnivela kiel la planko, tranĉas la centran muron. Je la sen-ombra horo (tagmezo), klapopordo en la alta plafono malfermiĝas kaj provoso kiun la longaj jaroj estis iompostiome forviŝante manovras feran pulion kaj mallevas por ni, ĉe la ekstremaĵo de ŝnuro, kruĉojn de akvo kaj bulojn de karno. La lumo penetras en la volbon; je tiu momento mi povas vidi la jaguaron.

Mi perdis la kalkulon de la jaroj kiom mi kuŝis en la mallumo; mi, kiu estis iam juna kaj povis moviĝi ĉirkaŭ ĉi tiu prizono, ne povas plu ol atendi, en la pozo de mia morto, la finon destinitan por mi de la dioj. Per la profunde obsidiana tranĉilo mi malfermigis la brustojn de viktimoj kaj nun mi ne povus, sen magio, levigi min el la polvo.

Je la antaŭvespero de la brulo de la piramido, la viroj kiuj descendis de la turaltaj ĉevaloj torturis min per fajraj metaloj por trudi min malkaŝi la lokon de kaŝita trezoro. Ili frapfaligis la idolon de la dio antaŭ miaj okuloj mem, sed li ne forlasis min kaj mi eltenis la turmentojn silente. Ili skurĝis min, ili rompis kaj misformigis min, kaj poste mi vekiĝis en la prizono el kiu mi ne eliros en mortema vivo.

Pelita de la fatalo de bezono por fari ion, de eluzo de tempo, iel, mi penis, en la mallumo, rememori ĉion, kion mi sciis. Senfinajn noktojn mi dediĉis al rememori la ordon kaj nombron de ŝton-ĉizitaj serpentoj aŭ la precizan formon de iu medikamenta arbo. Grade, tiel, mi subigis la pasantajn jarojn; grade, tiel, mi ekposedis tiujn, kiuj estis jam miaj. Unu nokto, mi sentis ke mi alvenas al intima memoro; antaŭ oni vidas la maron, la vojaĝanto sentas vigliĝon en la sango. Horoj poste mi ekperceptis la konturon de la rememoro. Estis tradicio de la dio. La dio, prognozinte ke je la fino de tempo estos detruego kaj ruiniĝo, skribis je la unua tago de kreaĵo magian frazon kiu havas la potencon por forturni tiujn malbonegojn. Li skribis ĝin tiel ĝi atingos al la plej malproksimaj generacioj ne regata de ŝanco. Neniu scias nek kie ĝi estas skribita, nek per kiuj literoj, sed estas certe ke ĝi ekzistas, sekrete, kaj ke elektita iu legos ĝin. Mi konsideris ke ni estis nun, kiel ĉiam, je la fino de tempo kaj ke mia sorto kiel ultima pastro de la dio donos al mi aliron de la privilegio de intui la tekston. La fakto ke malliberejo enfermis min ne malpermesis mian esperan; eble mi vidis la tekston de Ĥaholom milfoje kaj necesas nur sondi ĝin.

Ĉi tiu kontemplo kuraĝigis min, kaj poste semis en mi specon de vertiĝo. Tra la tuta tero estas antikvaj formoj, formoj nekoruptiĝeblaj kaj eternaj; iu el tiuj povus esti la simbolo kiun mi serĉis. Monto povus esti la parolo de la dio, aŭ rivero aŭ imperio aŭ la aranĝo de la steloj. Tamen dum la procezo de la jarcentoj la monto ebeniĝas, kaj la rivero ŝanĝigas sian iradon, imperioj spertas mutacion kaj detruegon kaj la aranĝo de la steloj ŝanĝiĝas. Estas ŝanĝo en la firmamento. La monto kaj la stelo estas individuoj kaj individuoj pereas. Mi serĉis ion pli tenacan, pli maldifekteblan. Mi pensis pri la generacioj de cerealoj, herboj, de birdoj, de homoj. Eble la magio estus srkibata sur la vizaĝo, eble mi mem estas la celo de mia serĉo. Tiu anksieco konsumis min tiam mi memoris ke la jaguaro estis unu de la atributoj de la dio.

Tiam mia animo pleniĝis de kompato. Mi imagis la unuan matenon de tempo; mi imagis mian dion enŝlosante sian mesaĝon en la vivanta pelto de jaguaroj, kiuj amos kaj reproduktos sen fino, en kavernoj, en kano kampoj, sur insuloj por ke la lastaj homoj ricevus ĝin. Mi imagis tiu reto de tigroj, tiu svarmanta labirinto de tigroj, trudante hororojn sur paŝtejoj kaj gregoj por daŭrigi la dezajnon. En la apuda ĉelo estis jaguaro; en lia najbareco mi perceptis konfirmon de mia konjekto kaj sekretan favoron.

Mi dediĉis longajn jarojn al lernado de la ordo de la makuloj. Ĉiu periodo de mallumo koncedis tujon de lumo, kaj mi tiel povis fiksi en la menso nigrajn formojn trakurinte la felon. Iu el ili inkluzivis punktojn, aliaj formis krucajn lineojn sur la interna flanko de la kruroj; aliaj, ringo-formaj estis repetitaj. Eble ili estis unuopaj sonoj aŭ unuopaj vortoj. Multaj de ili havis ruĝajn randojn.

Mi ne recitos la suferadon de mia laboregado. Pli da unu fojo mi elkriis al la volbo ke maleblas deĉifri la tekston. Gradue, la konkreta enigmo kiun mi superlaboris ĝenis min malpli ol la abstrakta enigmo de frazo fare de dio. Kian frazon (mi demandis al mi mem) konstruus absoluta menso? Mi kontemplis ke eĉ per la homaj lingvoj ne estas propozicio kiu ne implicas la tutan universon; diri "la tigro" estas diri la tigrojn kiuj generis ĝin, la cervojn kaj testudojn ĝi voris, la herbo kiu nutris la cervojn, la tero kiu patrinis la herbon, la ĉielo kiu naskiĝis la teron. Mi konsideris ke en la lingvo de dio ĉiu vorto deklarus tian senliman kunĉenadon de faktoj, kaj ne per implicita sed eksplicita maniero, kaj ne laŭgrade sed tuj. Post tempo la nocio de dia frazo ŝajnas infaneca aŭ blasfema. Dio, mi kontemplis, devus eldiri nur unuopan vorton kaj en tia vorto, absolutan plenecon. Neniu vorto eldirita de li povas esti malsupera al universo aŭ malpli ol la totala sumo de tempo. Ombroj aŭ simulaĵoj de tiu unuopa vorto valoregalas al lingvo kaj al ĉio, kio lingvo povas ĉirkaŭpreni; estas la povraj kaj ambiciaj homaj vortoj: ĉio, mondo, universo.

Unu tago aŭ nokto -- kio diferenco inter miaj tagoj kaj miaj noktoj povas esti? -- mi sonĝis ke estis sablero sur la planko de la malliberejo. Indiferenta, mi redormis; mi sonĝis ke mi vekiĝis kaj ke sur la planko estis du sableroj. Mi denove redormis; mi sonĝis ke la sableroj estis tri. Ili daŭris multobliĝante tiel ĝis ili plenis la malliberejon kaj mi kuŝis mortante sub la duonsfero de sablo. Mi konstatis ke mi sonĝis; kun grandega peno mi vigligis min kaj mi vekiĝis. Estis senutile vekiĝi; la sennombraj sableroj sufokis min. Iu diris al mi: "Vi ne vekis al vekeco, sed al antaŭa sonĝo. Ĉi tiu sonĝo estas enfermata interne de alio, kaj tiel plu al infinito, kiu estas la nombro de la sableroj. La pado vi devas resekvi estas senfina, kaj vi mortos antaŭ vi iam vere vekos."

Mi sentis perdita. La sablo ekkavigis mian buson, sed mi kriis: "Sablo de sonĝoj ne povas mortigi min nek estas sonĝoj interne de sonĝoj." Eklumego vekis min. En la mallumo supra kreskis cirklo de lumo. Mi vidis la vizaĝon kaj manojn de la provoso, la radon, la ŝnuron, la karnon, kaj la akvovazojn.

Homo konfuziĝis, grade, kun la formo de sia sorto; homo estas, plejparte, siaj cirkonstancoj.  Pli ol deĉifristo aŭ vengisto, pli ol pastro de la dio, mi estis unu malliberiĝita.  El la senlaca labirinto de sonĝoj mi revenis kiel al mia hejmo al la severa prizono.  Mi benis ĝian humidon, mi benis ĝian tigron, mi benis la fendon de lumo, mi benis mian maljunan, suferantan korpon, mi benis la mallumon kaj la ŝtonon.

Tiam okazis tio, kion mi ne povas forgesi aŭ komuniki. Okazis unuiĝo kun la dieco, kun la universo (mi ne scias ĉu tiuj vortoj malsamas laŭ signifo). Ekstazo ne ripetas siajn simbolojn; Dio estas vidita en flameganta lumo, en glavo aŭ en la cirkloj de rozo. Mi vidis altegan Radon, kiu ne estis antaŭ mi, nek malantaŭ mi, nek al la flankoj, sed ĉiu loka samtempe. Tiu Rado estis farita de akvo, sed ankaŭ de fajro, kaj estas (kvankam la rando estis videbla) senfina. Interkuniĝitaj, ĉiuj aĵoj kiuj kaj estas kaj estis kaj estos formis ĝin, kaj mi estis unu de la fibroj de la tuta teksaĵo kaj Pedro de Alvarado kiu torturis min estis alio. Tie kuŝis rivelitaj la kaŭzoj kaj efikoj kaj sufiĉis al mi vidi la Radon por kompreni ĝin tute, sen fino. Ho beato de kompreni, pli granda ol la beato de imagi aŭ senti. Mi vidis la universon kaj mi vidis la intimajn dezajnojn de la universo. Mi vidis la originojn rakontitajn en la Libro de la Komuna. Mi vidis la montojn kiuj leviĝis supre de la akvo, mi vidis la unuajn homojn el ligno, la cisternojn kiuj kontraŭis la homojn, la hundojn kiuj ruinigis iliajn vizaĵojn. Mi vidis la senvizaĵan dion maskitan per la aliaj dioj. Mi vidis la senfinajn procezojn kiuj formis unuopan feliĉon kaj, kompreninte ĉion, mi povis kompreni la skribaĵon de la tigro.

Ĝi estas formulo de dek kvar hazardaj vortoj (ili ŝajnas hazardaj) kaj eldiri ĝin per laŭta voĉo sufiĉus fari min ĉiopova.  Diri gxin sufiĉus abolicii tiun ĉi ŝtonan prizonon, peli sunlumon ene de mia nokto, esti juna, esti senmorta, igi la faŭkon de la tigro premrompigi Alvaradon, sube enpenetrigi la sanktan tranĉilon al la brustoj de hispanoj, rekonstrui la piramidon, rekonstrui la imperion. Kvar dek silabojn, dek kvar vortojn, kaj mi, Tzinakán, regus la landojn kiujn Moktezuma regis. Tamen mi scias mi neniam elparolos la vortojn, ĉar mi ne plu memoras Tzinakán-on.

Mortu kun mi la mistero literigata sur la tigroj. Kiu ajn estas vidinte la universon, kiu ajn viziis la fajrajn dezajnojn de la universo, ne povas pensi rilate al unu homo, de la bagatelaj bonfortunoj aŭ misfortunoj de tiu homo, kvankam oni estas tiu homo mem. Tiu homo estis estanta li, kaj nun ne gravas laŭ li. Kio estas la vivo de tiu alio al li, kio estas la nacio de tiu alio al li, se li, nun, estas neniu? Ĉi tiu estas la kialo ke mi ne prononcas la formulon, kial, kuŝante tie en la mallumo, mi lasas ke la tagoj forviŝi min.

elangligis Robert L. READ laŭ traduko fare de L. A. MURILLO,  septembro 2004, Aŭstino, Teksaso, Usono.